Mohammad Fahad al-Kahtani

homrajta aktivulo en Sauda Arabio

Mohammad Fahad al-Kahtani (arabe محمد فهد مفلح القحطاني, naskiĝis en 1965 aŭ 1966) estas ekonomikisto kaj homrajta aktivulo en Sauda Arabio. En 2018 al li kaj al du samlandanoj estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“. La premiintoj eksplicite laŭdis la tri honorigitojn pro la "viziaj kaj kuraĝaj klopodoj, gviditaj de universalaj homaj-rajtoj-principoj, por reformi la totalisman politikan sistemon en Sauda Arabio".

Mohammad Fahad al-Kahtani
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1964 (1964-11-30) (59-jaraĝa)
en Sauda Arabio
Lingvoj anglaaraba
Ŝtataneco Sauda Arabio
Alma mater Indiania Universitato
Okupo
Okupo homrajta aktivulo • ekonomikisto
vdr

Mohammad Fahad al-Kahtani doktoriĝis en la Indiania Universitato en Usono. Ĝis junio 2012, li estis profesoro de ekonomiko ĉe la Instituto de Diplomatiaj Aferoj de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Sauda Arabio, kiam li arbitre estis arestita. Li estis kunfondinto kaj poste gvidanto de la Saud-arabia Asocio pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj. La sendependa araba asocio Alkarama ("digno") en Svislando priskribis lin kiel "unu el la plej elokventaj kaj fervoraj kritikistoj de la saud-arabia juĝistaro". La 9-an de marto 2013, al-Kahtani estis juĝita al dek jaroj en malliberejo kaj posta dekjara vojaĝmalpermeso, pro akuzo pri "kunfondado de senlicenca burĝa asocio". Li faris plurajn malsatstrikojn por protesti kontraŭ la malliberejaj kondiĉoj dum sia politike motivigita malliberigo. Fine de 2022, li daŭre restas malliberigita kaj teniĝas en solula ĉelo ekde 2018.