La Monaĥejo Ŝeŝen (Tibete ཞེ་ཆེན་བསྟན་གཉིས་དར་རྒྱས་གླིང) estas monaĥejo de la tibetbudhana skolo Njingma fondita en 1695 en Kham. Ĝi estis detruata fine de la 50-aj jaroj kaŭze de la Kultura Revolucio kaj rekonstruita en 1985 en Katmanduo en Nepalo.

Ŝeŝen
La Monaĥejo Ŝeŝen dum renovigaj konstrulaboroj post la tertremo de 2015 en Nepalo
   Bikŝuejo  
Loko: Katmanduo,  Nepalo
Skolo: Njingma
Jaro de fondado: 1695
Fondinto: Ŝeŝen Rabjam Tenpe Gjaltsen
Retejo: https://shechen.org/
vdr

Historio

redakti

La originala monaĥejo Ŝeŝen lokiĝis en Kham, nuntempe Deĵe-lando, Ganzio, Siĉŭano, en Ĉinio[1]. Ĝi estis fondita en 1695 de Ŝeŝen Rabjam Tenpe Gjaltsen (kvankam aliaj fontoj indikas Gjurme Kunzang Namgjal en 1734). Ĝi iĝis grave influancanta en Tibeto en la 18-a kaj 19-a jarcento, kun ĝis 160 rilataj monaĥejoj en la najbaraĵaj landoj[2]. Ĝi estis detruata fine de la 50-aj jaroj de la ĉina registaro kadre de la Kultura Revolucio.
Dum la 80-aj jaroj, Dilgo Khyentse Rinpoche translokis la riĉan tradicion de la originala monaĥejo al nova hejmo proksime de la stupao Baŭdanato en Katmanduo[3].

Ŝeŝen hodiaŭ

redakti

La monaĥejo servas kiel la ĉefa loko de la Ŝeŝen-a tradicio ekzilita. Tie ĉeestas pli ol 300 monaĥoj. La monaĥejo instruas Budhismaj filozofioj, muziko, danco, pentrarto. Ĝia baza lernejo havigas "modernan instruadon por infanoj el 5 ĝis 14 jaraĝaj"[4].
La nuntempa abato estas Rabjam Rinpoche, la nepo de Dilgo Khyentse Rinpoche. Famaj anaj monaĥoj estas la reenkarniĝo de Dilgo Khyentse Rinpoche, Matthieu Ricard kaj Changling Rinpoche.

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti