Iŝĥan, estas mezepoka kartvela monaĥejo de la kartvela eklezio situanta en la vilaĝo samnoma Iŝĥan, en Tao-Klarjeti, iama historia provinco de kartvela reĝlando. Unue konstruita en la 7-a jarcento de armena katolikoso Narses la 3a, kies vilaĝa nutraĵo estis la trutoj (iŝĥan en armena lingvo). Ĝia arkitekturo apartenis al la zvartnoca stilo. La monaĥejo estis forlasita post araba invado en la 8-a jarcento kaj en la 10-a jarcento ĝin rekonstruis kartvela monaĥo Saba Iŝĥneli - unu el la apostoloj de la fama kartvela religia aganto kaj sanktulo Gregorij de Ĥandzta. En la 11-a jarcento ĝi estis rekonstruita de la bagratida kartvela reĝo Bagrato la 4-a.