Monda heredaĵo de UNESKO

La monaĥejo Zverin de la Kovrofesto (ruse Зверин-Покровский) en Velikij Novgorod estas eksa virina monaĥejo de Rusa Ortodoksa Eklezio, kiu situas sur la maldekstra bordo de la rivero Volĥovo, norde de la novgoroda Kremlo. Estas unu el plej malnovaj rusiaj monaĥejoj, fondita ne pli malfrue ol la 12-a jarcento. Ĝi situas en la listo de Monda heredaĵo kiel parto de la objekto № 604: Historiaj monumentoj de Novgorod kaj de ties ĉirkaŭaĵo.[1]

Monaĥejo Zverin
monaĥejo • rekonilo
Lando Rusio vd
Situo Velikij Novgorod
Situo
Geografia situo 58° 32′ 9″ N, 31° 16′ 34″ O (mapo)58.53596111111131.276130555556Koordinatoj: 58° 32′ 9″ N, 31° 16′ 34″ O (mapo) [+]
Monaĥejo Zverin (Velikij Novgorod)
Monaĥejo Zverin (Velikij Novgorod)
DEC
Monaĥejo Zverin
Monaĥejo Zverin
Lokigo de Velikij Novgorod en Rusio
Situo de Monaĥejo Zverin
Map
Monaĥejo Zverin
Parto de Historiaj monumentoj de Novgorod kaj de ties ĉirkaŭaĵo vd
Retejo http://www.soborpokrova.ru/
Monda heredaĵo
Lando  Rusio
Provinco
Urbo
Novgoroda
Velikij Novgorod
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj ii, iv, vi
Fonto 604
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 58° 32′ 9″ N, 31° 16′ 34″ O (mapo)58.53583333333331.276111111111Koordinatoj: 58° 32′ 9″ N, 31° 16′ 34″ O (mapo)
Registra historio
Registrado 1992  (16-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

Historio redakti

La monaĥejo estis konstruita apud la arbaro Zverinec (ruse Зверинецbestejo). La arbaro estis loko por ĉasado de novgorodaj princoj. Tiuo arbaron oni unuafoje menciis en la Unua Novgoroda kroniko ĉe la jaro 1069.[2] La monaĥejo mem unue estas menciita ĉe la jaro 1148, tamen temis ne pri la fondiĝo, sed pri jam ekzistinta monaĥejo, en kiu pro fulmo forbrulis ligna preĝejo.[3]. La precizan daton de la fondiĝo oni nun ne scias, ekzistas diversaj versioj de la fino de la 11-a jarcento ĝis la unua triono de la 12-a.[4]

En 1721 la monaĥejo estis fermita, sed post 6 jaroj remalfermita.

En la Soveta periodo, en 1919 la monaĥejo estis fermita, kelkaj ĝiaj preĝejoj fariĝis paroĥaj, sed monaĥinoj plu loĝis en la monaĥejo. En 1930 ankaŭ la paroĥo estis fermita.[4]

Dum la Dua Mondmilito konstruaĵoj de la monaĥejo estis difektitaj, restaŭrado komenciĝis en 1960-aj.

En la jaroj 1989 kaj 1990 du preĝejon de la monaĥejo oni redonis al la Eklezio. Nun en ili ekzistas paroĥo, sed monaĥejo ne estis refondita.

Arkitekturo redakti

Plu ekzistas tri preĝejoj de la monaĥejo:

  • La Preĝejo de Sankta Simeon (ruse Церковь Симеона Богоприимца) estas konstruita en 1467, unu el lastaj preĝejoj, konstruitaj en sendependa Novgorodo (la ĝuste lasta, kies dato de konstruado estas precize konata). Ĝi estas malgranda (8×8 m) kaj havas unu kupolon. Freskoj de la 15-a jarcento parte plu ekzistas. Nun la preĝejo estas muzea objekto.[4]
  • La Preĝejo de la Kovrofesto (ruse Церковь Покрова Пресвятой Богородицы) estas konstruita en 1399. Ĝi estis konsiderinde rekonstruita en la komenco de la 17-a jarcento, post kiam la svedoj detruis la monaĥejon kaj denove en 1899-1901, kiam apud la preĝejo oni konstruis samnoman katedralon. En 1960-aj la preĝejo estas restaŭrita laŭ formoj de 17-a jarcento kun detaloj de 14-a jarcento. Nun la preĝejo apartenas al Rusa Ortodoksa Eklezio.[4]
  • La Katedralo de la Kovrofesto (ruse Собор Покрова Пресвятой Богородицы) estas konstruita en 1899-1901 en la rusa eklektika stilo. Ĝi estas la plej alta konstruaĵo en la monaĥejo kaj havas kvin kupolojn. Nun la katedralo apartenas al Rusa Ortodoksa Eklezio.[4]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Informoj en la listo de la monda heredaĵo de UNESKO angle kaj france.
  2. La Unua Novgoroda kroniko, la malaĝa versio (“Izvod”), serĉu skribaĵon por la jaro 1069 (“В лЂто 6577 [1069]”).
  3. La Unua Novgoroda kroniko, la aĝa kaj malaĝa versioj, serĉi la jaron 1148.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 La artikolo pri Monaĥejo Zverin en la ruslingva Ortodoksa Enciklopedio.