Monaĥejo de la Dipatrino (Toledo)

La Monaĥejo de la Dipatrino, en hispana origine Convento de la Madre de Dios, estas fama monumento kaj vidindaĵo en la urbo de Toledo, Hispanio. Temas pri monaĥinejo fondita fine de la 11-a jarcento de Leonor kaj María de Silva, filinoj de la grafo de Cifuentes.

La konvento kreskiĝis ekde fino de la 15-a jarcento al mezo de la 17-a jarcento, kaj rezultis la tipa komplekso konventa ĉirkaŭ kortoj. Ekde fino de la 17-a jarcento, ekokazis grava malbonigo de la konvento, kiu pluis dum la 18-a kaj ĉefe 19-a jarcentoj, kiam okazis diversaj forpeloj de la religiulinoj kiuj loĝis tie (desamortización). Tiuj ĉiuj ŝanĝoj tuŝis la strukturon de la konstruaĵoj kaj perdiĝis kelkaj zonoj de la konvento.

Post diversaj partaj restaxuroj dum la 20-a jarcento, la definitiva rehabiligo de la konvento okazis post ties akiro, fare de la Universitato de Kastilio-Manĉo, por komplemento de la universitatejo de San Pedro Mártir. Per arkeologiaj elfosadoj, ĉefe ĉe la kortoj oni trovis restaĵojn de diversaj epokoj (romia, araba, mezepoka), el kiuj la ĉefa estas mudeĥara pordo kun arkoj, azuleĥoj, blazonoj ktp.