Monasterio de la Sierra

Monasterio de la Sierra [monasTErjo delaSJEra] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda. La loknomo Monasterio de la Sierra estas komprenebla kiel Monaĥejo de la Montaro.

Monasterio de la Sierra
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09613
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 39  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 3′ N, 3° 12′ U (mapo)42.051111111111-3.1933333333333Koordinatoj: 42° 3′ N, 3° 12′ U (mapo) [+]
Alto 1 161 m [+]
Areo 6 km² ( 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Monasterio de la Sierra (Provinco Burgoso)
Monasterio de la Sierra (Provinco Burgoso)
DEC
Monasterio de la Sierra
Monasterio de la Sierra
Situo de Monasterio de la Sierra
Monasterio de la Sierra (Hispanio)
Monasterio de la Sierra (Hispanio)
DEC
Monasterio de la Sierra
Monasterio de la Sierra
Situo de Monasterio de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Monasterio de la Sierra [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Sierra de la Demanda, ruĝe, sudoriente.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 5,89 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 40 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 300 loĝantojn ekde la 1930-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 70 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. La areo gravas kiel granda arbaro de kverkoj, inter kiuj kelkaj gravaj ekzempleroj.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la franciskana monaĥejo (je 5 km), la ermitejo, la mezepokaj tomboj, gravaj arboj kaj geologie interesaj kanjonoj ktp.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti