Monda Krucumado

pentraĵo de Rafaelo

La Monda Krucumado aŭ pli ĝuste Mond-a Krucumado ĉar temas pri familinomo Mond kaj ne pri nomo mondo (aŭ Krucumado Gavari; kaj ambaŭ nomoj devenas el iamaj posedintoj) estas pentraĵo fare de la itala renesanca artisto Rafaelo.

Mond-a Krucumado

Ĝi estis frua verko influita de Perugino, kaj origine ĝi estis retablero de la preĝejo de Sankta Domingo en Città di Castello, ĉe la naskoloko de Rafaelo nome Urbino. La pentraĵo montras Jesuon sur la kruco, kaj li aspektas pacema kvankam li estas mortanta. Estas du anĝeloj kolektante lian sangon en kaliko. Ĉe la maldekstro de Jesuo surgenuiĝas Maria Magdala, kun Johano la Evangeliisto stara ĉe ŝi. Dekstre Maria staras, kaj Hieronimo, al kiu la altaro estis dediĉita, surgenuiĝas. Ĉe la piedo de la kruco estas la skribaĵo RAPHAEL/ VRBIN / AS /.P.[INXIT] ("Rafaelo de Urbino pentris tion") en arĝentkoloraj literoj.

La pentraĵo estis transmitita al la Nacia Galerio de Londono fare de Ludwig Mond.

Ambaŭflanke de la pinta kutima skribaĵo INRI estas la suno kaj la luno spite ke la Konsilio de Konstantinopolo malpermesis tian simbologion ĉar temas pri referenco al aliaj religioj.