La (trezor)moneroj de Sandur estas arkeologia elfosaĵo, konsistanta el 98 arĝentaj moneroj, kiujn oni trovis en 1863 en Sandur de Ferooj. Ĝi estas la plej malnova monera trezoro, kiun oni trovis sur la unsuloj: oni enfosis ĝin plej verŝajne en inter 1070 kaj 1080. El la 98 moneroj 24 estas el Anglio, unu monero el Irlando, 5 moneroj el Danio, 17 moneroj el Norvegio, 50 moneroj el la Germana Imperio, unu monero el Hungario.

La moneroj estas interesaj ne nur pro siaj aĝoj, sed pro ties originoj, kio pruvas la larĝan komercadon de de la feroanoj en la 11-a jarcento. La vikinga epoko daŭris sur la Feroaj insuloj ĝis ĉ. 1035, post tio la insuloj venis pli kaj pli sub regadon de Norvegio.

La moneroj estas ekspoziciitaj nuntempe en Hoyvík, Nacia Muzeo de Ferooj kaj apartenas al la plej gravaj allogaĵoj.

Malkovro de la trezoro redakti

Oni trovis la monerojn en 1863 hazarde. Tombofosistoj fosis tombon en la tombejo de Sandur, kiu devis estis sufiĉe profunda, ĉar oni volis entombigi du viktimojn de pesto.