La Kozlova proneloMongolia pronelo (Prunella koslowi) estas malgranda paserina birdo de la familio de Proneledoj kaj ties ununura genro Prunella. Ĝi troviĝas en montoj kaj duondezertoj de norda Ĉinio kaj Mongolio, inklude Gobi kaj Altajo. Formas superspecion kun P. atrogularis, ambaŭ apartenantaj al specigrupo kiu inkludus ankaŭ la speciojn P. fulvescens, P. montanella, P. ocularis kaj P. fagani. Oni proponis geografiajn rasojn tenella (priskribita el Uliastaj, en okcidenta Mongolio) kaj pallida (probable el suda Altajo), sed la diferencoj atribuiĝis al individua variado. Ĝi estas monotipa.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mongolia pronelo
Mongolia pronelo
Mongolia pronelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Proneledoj Prunellidae
Genro: Prunella
Specio: 'P. koslowi'
Prunella koslowi
(Przewalski, 1887)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas bruneca specio kun iom da ruĝeca nuanco ĉe kapo kaj dorso, dum flugiloj kaj vosto estas pli nigrecaj, sed meze la pugo estas ruĝecbruna. En la subaj partoj la gorĝo estas blankeca, la brusto kun bruneca nuanco kaj la ventro blanka. La kruroj estas ruĝecaj.

Referencoj redakti