Monique Klemann (Amsterdamo, la 18-an de septembro 1965) estas nederlanda modelo, kantistino kaj aktorino.

Monique Klemann
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1965 (1965-09-18) (58-jaraĝa)
Lingvoj nederlandaangla
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Frat(in)o Suzanne Klemann
Okupo
Okupo kantistokantaŭtoro
vdr

Klemann estas plej konata kiel unu el la du kantistinoj de la popgrupo Loïs Lane, kiu estis populara en la malfruaj 1980-aj jaroj kaj fruaj 1990-aj jaroj. En Loïs Lane ŝi kantas kune kun sia fratino Suzanne Klemann. Ŝi ankaŭ estas membro de la grupo Girls Wanna Have Fun. Klemann publikigis tri proprajn KD-ojn kiel solluda kantistino: On Patrol (2006), Coool (2016) kaj Lovers In Motion (2020).

Filmo & Televido redakti

Klemann videblis junaĝe en televida reklamvideo de la modomarko Van Gils. La tri filoj de Miel van Gils daŭrigis la komercon de sia patro en 1978 kaj Klemann videblis en reklamvideo, vestita per eleganta vira jako. En 1989 ŝi ludis rolon en filmo por diplomiĝo ĉe la Filmakademio titolita "De schaker en de dame" (La ŝakisto kaj la damo). En 2005 ŝi pozis kiel Lynn en la krimserio Parels & Zwijnen (Perloj & Porkoj) sur televidelsendejo Talpa. Ekde la 1-a de januaro, 2008, tiu serio daŭris sur RTL 5. La kantoj kiujn ŝi kantas en tiu serio estas en ŝia unua solalbumo On Patrol, kiu estis publikigita ĉe la fino de 2006. En 2014 ŝi ankaŭ partoprenis en la sepa sezono de la Plejbonaj kantistoj.

Private redakti

Monique Klemann havas rilaton kun komponisto kaj produktanto Jeroen den Hengst, kiu ankaŭ, dum iom da tempo, ludis en Loïs Lane kiel gitaristo. Kune ili havas du infanojn.

Eksteraj ligiloj redakti