Monkloo-Aravako (hispaneMoncloa-Aravaca) estas la nomo de unu el la 21 distriktoj de la municipo kaj urbo Madrido, Hispanio. Ĝin konsistigas 8 kvartaloj. Moncloa-Aravaca estas la kunigo de du teritorioj de la municipo Madrido. Same kiel Fuenkaralo-Pardo, ĝi estas distrikto kun granda surfaco de verdaj zonoj, elstarante la Parko Kampardomo, konsiderata kiel la ĉefa pulmo de la urbo.
Ĉe la Placo de la Monkloo. Videblas la Arko de la Venko, la Municipa Konsilejo de Monkloo-Aravako, la Stacidomo, Ĝenerala Militkazerno de la Aer-Armeo kaj la strato Princino