Monleón estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Béjar. Monleón estas devena de Monto de Leono.

Monleón
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37765
Demografio
Loĝantaro 89  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 35′ N, 5° 51′ U (mapo)40.585833333333-5.8472222222222Koordinatoj: 40° 35′ N, 5° 51′ U (mapo) [+]
Alto 876 m [+]
Areo 19,1 km² (1 910 ha) [+]
Monleón (Provinco Salamanko)
Monleón (Provinco Salamanko)
DEC
Monleón
Monleón
Situo de Monleón
Monleón (Hispanio)
Monleón (Hispanio)
DEC
Monleón
Monleón
Situo de Monleón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Monleón [+]
vdr
Kastelo de Monleón kaj Pordego de Coria.
Puerta del Sol, Sunpordo, parto de la fortikaĵa komplekso starigita en Monleón fare de la reĝoj de Leono.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 19,10 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havas 93 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol 400 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento.

Ĝi posedas kastelon de la 15-a jarcento kaj muregon, same kiel zorgitan mezepokan urban kernon.

Monleón estas en la sudoriento de la provinco Salamanko, je 58 km de la provinca ĉefurbo. La urba kerno estas je 878 msm en la kunfluejo de la rivero Alagón (alfluanto de la rivero Taĵo), kun ĝia alfluanto Riofrío kaj la rojo Carnicero.

Limas sude kun la loĝlokoj Linares de Riofrío, Endrinal, Linares de Riofrío, kaj El Tornadizo.