Monobloco estas brazila „karnavala bloko“, do stratmuzika bando, kiun en la jaro 2000 fondis Celso Alvim, Mário Moura, Sidon Silva, C.A Ferrari kaj Pedro Luís (membroj de grupo Pedro Luís e a Parede) en Rio-de-Ĵanejro. Krom la sambaj ritmoj tipaj por karnavalaj stratobandoj la gruppeo adaptigis ankaŭ aliajn ritmojn tipe brazilajn kiel ekzemple koko, cirando, marŝo, ŝoteo, ĉarmosambon kaj aparte rokmuzikan sambon same kiel funkon. Trans la jaroj la populareco de la grupo kreskis kaj per tio samtempe ankaŭ la populareco de brazilaj muziko kaj karnavalo.

Monobloco dum la karnavalo de Rio (2007)

La nomo Monobloco simbolas unue la blokon, kiu ekestis per lernprojekto kaj aliaflanke la profesian bandon Monobloco Show, kiu per spektakloprogramo vojaĝas en kaj ekster Brazilo. Monobloco Show vojaĝis en 2007, 2008 kaj 2009 tra Britujo kaj ankaŭ koncertis en Portugalujo, Danujo, Aŭstralio kaj Nov-Zelando.

Publikaĵoj redakti

  • 2002: CD Monobloco
  • 2007: CD und DVD, Monobloco Ao Vivo koncertregistraĵo el 2006
  • 2010: CD und DVD, 10, publikigata al la 10-jara jubileo en 2010.

Eksteraj ligiloj redakti