Montar-kampa genciano

kampa genciano
Feld-Kranzenzian
kampa genciano (Gentianella campestris)
taksonomio
klaso: dukotiledonaj
(Rosopsida)
subklaso: Astersimilaj (Asteridae)
ordo: Gencianaloj (Gentianales)
familio: Gencianacoj (Gentianaceae)
genro: Genciano (Gentianella)
specio: Kampa genciano (G. campestris)

La (montar-)kampa genciano (Gentianella campestris), estas plantospecio, apartenante al gencianacoj (Gentianaceae).

Priskribo redakti

La kampa genciano floras ekde junio ĝis oktobro kaj altas 5 – 30 cm. Ĝi havas ofte disbranĉiĝantan tigon. La floroj estas violkoloraj kaj ofte 4-nombraj kaj grandaj ĉ. 15–25 mm. La korolo konsistas el du pli grandaj kaj du pli malgrandaj kolorfolioj.

Tiu ĉi specio similas al la germana genciano, dkiu do havas 5-nombrajn florojn.

Vivloko redakti

La planto preferas la malriĉajn kampojn, enarbaran herbejon kaj vojrandojn en alto de 600 ĝis 2700 m. La disvastiĝa areo etendiĝas de la Alpoj kaj Jura kaj parte ĝis Nord-Eŭropo.