Montaro de la Longa Ŝnuro

La Montaro de la Longa Ŝnuro hispane Sierra de la Cuerda Larga estas unu el la ĉefaj montar-branĉoj de la Gvadarama Montaro. Ĉi tiu montara linio etendiĝas de okcidento-sudokcidento al oriento nordoriento en la nordokcidento de la Madrida Regiono (Madrido). Ĝi havas 16 km en rekta linio. Ĝi ekiĝas en la Montopasejo de Navacerrada (okcidenta ekstremo) je alteco de 1.858 metroj kaj finiĝas en la Montopasejo de la Morcuera (orienta ekstremo).

Montaro de la Longa Ŝnuro
mountain chain
Geografia situo 40° 48′ N, 3° 56′ U (mapo)40.8-3.93333Koordinatoj: 40° 48′ N, 3° 56′ U (mapo) f4
Montaro de la Longa Ŝnuro (Hispanio)
Montaro de la Longa Ŝnuro (Hispanio)
DEC
Montaro de la Longa Ŝnuro
Montaro de la Longa Ŝnuro
Situo de Montaro de la Longa Ŝnuro
Map
Montaro de la Longa Ŝnuro
vdr
Norda vizaĝo de la okcidenta zono de Longa Ŝnuro ekde la pinto de Cabeza Mediana.

Ĝi estas unu el la plej altaj zonoj de la Gvadarama Montaro kiu mezume estas pli ol 2.100 metroj. La plej alta pinto estas la Kapoj el Fero, kiu kun 2.383 metroj reprezentas la duan altaĵon de Gvadaramo. En la norda bordo de la Longa Ŝnuro troviĝas la alta zono de la valo de Lozoya, kaj en la suda vizaĝo etendiĝas la Gorĝo de Manzanaro, La Pedriza, kaj la Truo de Sankta Blaso. Ĉi tiu montara ŝnuro estas la limo por la riveroj Lozoya, norde, kaj Manzanaro, sude, ambaŭ alfluantoj de Ĥaramo.

Vidu ankaŭ redakti