Monteagudo del Castillo

Monteagudo del Castillo [monteaGUdo delkasTIljo] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo. La loknomo Monteagudo del Castillo estas etimologie komprenebla kiel Kruta Monto de la Kastelo.

Monteagudo del Castillo
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44146
Demografio
Loĝantaro 43  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 27′ N, 0° 49′ U (mapo)40.4568776-0.81761370000001Koordinatoj: 40° 27′ N, 0° 49′ U (mapo) [+]
Alto 1 450 m [+]
Areo 44,358856 km² ( 443 5.8 856 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Monteagudo del Castillo (Provinco Teruelo)
Monteagudo del Castillo (Provinco Teruelo)
DEC
Monteagudo del Castillo
Monteagudo del Castillo
Situo de Monteagudo del Castillo
Monteagudo del Castillo (Hispanio)
Monteagudo del Castillo (Hispanio)
DEC
Monteagudo del Castillo
Monteagudo del Castillo
Situo de Monteagudo del Castillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Monteagudo del Castillo [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 35 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri nordaj, tiu plej orienta nome A-226 venas el nordoriento. Laŭ tiu Monteagudo del Castillo estas la tria plej proksima municipo al la ĉefurbo, nome inter Cedrillas kaj Allepuz. Ĝi estas en la plej norda zono de la komarko, lime kun la montaro Gúdar kaj kun la komarko Maestrazgo.

Historio redakti

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj. Dum la Mezepoko kaj la cetero de la Antikva Reĝimo, ĝis la provinca divido de 1833, ĝi estis tero de reĝlando, ene de la komunumo de domaroj de Teruelo en la Sesma del Campo de Monteagudo.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Monteagudo del Castillo oni malaltiĝis el preskaŭ milo da loĝantoj en 1950-aj jaroj ĝis nunaj 51 loĝantoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti