Monto Penteliko
Monto Penteliko (en greka Πεντέλη, Πεντελικόν aŭ Πεντελικό Όρος) estas montaro ĉe Atiko, Grekio, situanta nordoriente de Ateno kaj sudokcidente de Maratono. Ties plej alta punkto estas la pinto Pirgari, alte 1,109 m.[1] La monto estas kovrita grandparte per arbaro (ĉirkaŭ 60 aŭ 70%), kaj povas esti vidata el suda Ateno (Atiko), la ebenaĵo Pedia, Parnito, kaj la suda parto de la nordaj ĉeurboj de Ateno. Estas loĝejoj ĉirkaŭ la monto, ĉefe ĉe Vrilisio, Penteli, Ekali, Dionisos kaj norde de Gerakas.

En antikvaj tempoj ĝi estis nomita ankaŭ Vrilissos aŭ Vrilittos (en greka Βριλησσός, Βριληττός) kio estas la origino de la nomo de la najbara ĉeurbo Vrilisio.
Notoj Redakti
- ↑ Oreivatein.com. Arkivita el la originalo je 2013-10-16. Alirita 2014-10-29.
Eksteraj ligiloj Redakti
- Oreivatein.com Arkivigite je 2013-10-16 per Archive.today