Monumento de liberigo de Ostrava
Monumento de la 1-a Ĉeĥoslovaka memstara tanka brigado en Sovetunio estas dediĉita al la memoro de transpaŝo de rivero Odra fare de tiu ĉi taĉmento la 30-an de aprilo 1945 kaj la sekva liberigo de urbo Ostrava. Sur soklo estas lokigita tanko T-34 kun numero 051, kiu kiel la unua partoprenis en la liberigado de Ostrava la 30-an de aprilo 1945.
Monumento de liberigo de Ostrava | |||
---|---|---|---|
monumento | |||
Bazaj datoj | |||
Arkitekto | Petr Májek vd | ||
Estiĝo | 20-a jarcento | ||
Lando | Ĉeĥio vd | ||
Situo | Ostrava | ||
Situanta sur | Bohumínská | ||
Situo | |||
Geografia situo | 49° 50′ 17″ N, 18° 17′ 52″ O (mapo)49.837956918.2977979Koordinatoj: 49° 50′ 17″ N, 18° 17′ 52″ O (mapo) | ||
| |||
Projekton de la monumento ellaboris Inĝ. arkitekto Evžen Friedl, reliefojn por la monumento faris Augustin Handzel. La monumento estis konstruita en la jaro 1948.
Dum la jaroj 2004 kaj 2005 la monumento estis rekonstruita. La monumento troviĝas rekte kontraŭ ponto de Miloš Sýkora.