Moral de la Reina [moRAL delaREJna] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Moral de la Reina estas etimologie komprenebla kiel Morusarbo de la Reĝino; tiukadre aperas en la blazono morusarbo sur kiu videblas reĝino.

Moral de la Reina
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47691
Demografio
Loĝantaro 139  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 59′ N, 5° 4′ U (mapo)41.985555555556-5.0730555555556Koordinatoj: 41° 59′ N, 5° 4′ U (mapo) [+]
Alto 764 m [+]
Areo 42,4 km² (4 240 ha) [+]
Moral de la Reina (Provinco Valadolido)
Moral de la Reina (Provinco Valadolido)
DEC
Moral de la Reina
Moral de la Reina
Situo de Moral de la Reina
Moral de la Reina (Hispanio)
Moral de la Reina (Hispanio)
DEC
Moral de la Reina
Moral de la Reina
Situo de Moral de la Reina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Moral de la Reina [+]
vdr
Moral de la Reina en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.
Preĝejo.
Ruinoj de la preĝejo de Sankta Johano.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 42,40 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 150 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn el la 1950-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 52 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Ceinos de Campos, Cuenca de Campos, Tamariz de Campos, Aguilar de Campos, Palazuelo de Vedija, Berrueces kaj Medina de Rioseco.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo kaj ruinoj de iama alia preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti