Moraleja de Sayago

Moraleja de Sayago [moraLEĥa desaĜAgo] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sayago en la sudokcidento de la provinco. Moraleja estas tradukebla etimologie al morusarbaro; aludoj al arboj oftas por loknomoj en tiu areo.

Moraleja de Sayago
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49177
Demografio
Loĝantaro 297  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 10′ N, 6° 0′ U (mapo)41.1709984-6.0015141Koordinatoj: 41° 10′ N, 6° 0′ U (mapo) [+]
Alto 795 m [+]
Areo 33,7 km² (3 370 ha) [+]
Moraleja de Sayago (Provinco Zamoro)
Moraleja de Sayago (Provinco Zamoro)
DEC
Moraleja de Sayago
Moraleja de Sayago
Situo de Moraleja de Sayago
Moraleja de Sayago (Hispanio)
Moraleja de Sayago (Hispanio)
DEC
Moraleja de Sayago
Moraleja de Sayago
Situo de Moraleja de Sayago

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Moraleja de Sayago [+]
vdr
Preĝejo de Moraleja de Sayago.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 33,70 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 283 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 45 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Alfaraz norde, kaj kun la provinco Salamanko sude.

Estas prahistoriaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti