Moratinos [moraTInos] estas municipo en la okcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos.

Moratinos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34349
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 65  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 22′ N, 4° 56′ U (mapo)42.360555555556-4.9266666666667Koordinatoj: 42° 22′ N, 4° 56′ U (mapo) [+]
Alto 857 m [+]
Areo 29,4 km² (2 940 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Moratinos (Provinco Palencio)
Moratinos (Provinco Palencio)
DEC
Moratinos
Moratinos
Situo de Moratinos
Moratinos (Hispanio)
Moratinos (Hispanio)
DEC
Moratinos
Moratinos
Situo de Moratinos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Moratinos [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 29,40 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 63 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 280 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 62 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio inkludas la submunicipojn San Nicolás del Real Camino (en la foto) kaj San Martín de la Fuente.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti