Moreruela de Tábara
Moreruela de Tábara [moreRŬEla deTAbara] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Tábara, en la centro de la provinco.
Moreruela de Tábara | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49148 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 287 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 48′ N, 5° 52′ U (mapo)41.798888888889-5.8711111111111Koordinatoj: 41° 48′ N, 5° 52′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 692 m [+] | ||
Areo | 68,15 km² (6 815 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Moreruela de Tábara [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Moreruela de Tábara kaj Santa Eulalia de Tábara, okupas totalan areon de 68,15 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 310 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 500 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 42 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.
Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado (Ferepoko); en Mezepoko okazis reloĝado en la 10-a jarcento. Ĝi apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, ponto, piedirado, arkeologio).