Morna
(Alidirektita el Morno)
Morna estas populara muzikstilo el Kaboverdo. Ĝi evoluis el la portugala fadomuziko kaj brazila modhaha[1].
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d7/Morna_group.jpg/220px-Morna_group.jpg)
La plej konata morna artisto estis la kantistino Cesária Évora[2].
La tekstoj estas kutime en la kabverda kreola kaj la instrumentaro ofte inkluzivas cavacon, klarneton, akordionon, violonon kaj gitaron.
Referencoj
redakti- ↑ Morna Music Arkivigite je 2011-12-22 per la retarkivo Wayback Machine National Geographic
- ↑ (en) "Singer Cesaria Evora dies at the age of 70", BBC News, la 17-an de decembro 2011.