Mortigo de Nahel Merzouk

La mortigo de Nahel Merzouk estas franca juĝa kazo, kiu okazis post kiam 17-jara franca-alĝeria Nahel Merzouk estis mortigita de policisto post rifuzo obei, laŭ la polica versio, la 27-an de junio 2023 en Nanterre (departemento Hauts-de-Seine en Francilio).

Mortigo de Nahel Merzouk
Geografia situo 48° 53′ 55″ N, 2° 13′ 17″ O (mapo)48.89852.221306Koordinatoj: 48° 53′ 55″ N, 2° 13′ 17″ O (mapo)
Mortigo de Nahel Merzouk (Parizo kaj ĉirkaŭurbo)
Mortigo de Nahel Merzouk (Parizo kaj ĉirkaŭurbo)
DEC
Mortigo de Nahel Merzouk
Mortigo de Nahel Merzouk
Dato 27-a de junio 2023
Tipo de atako Mortigo
Mortoj 1
Viktimoj Nahel M.
vdr

La polico alvokas sindefendon, aserto kontraŭdirita de filmeto elsendita en sociaj retoj, montrante la policanon flanke de la aŭto stirita de Merzouk: oni vidas unu el ili pafi je tre proksima distanco kiam li restartas. La afero kaŭzis grandan tumulton kaj revivigis la debaton koncerne polican perforton kaj la demandon de rasismo ene de la franca polico.

Multaj tumultoj okazis tra la lando en la sekvaj tagoj. La policisto respondeca por la mortiga pafado, Florian M., estis kulpigita pro intencita hommortigo kaj arestita la 29-an de junio 2023.