Mortopuno: faktoj & dokumentoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Mortopuno: faktoj & dokumentoj estas kolektiva verko pri la temo mortopuno eldonita de la Eldona Fako Kooperativa de SAT en julio 2007.[1] La libro dividiĝas en tri partoj. En la unua, artistoj levas diversajn demandojn pri mortopuno. En la dua parto, kondamnitoj mem esprimiĝas. Kaj fine venas kompilaĵo el faktoj kaj argumentoj favore al la abolo de mortopuno. Antaŭ ĉio estas Antaŭparolo de Ronald Creagh.[2]

Mortopuno: faktoj & dokumentoj
literatura verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato julio 2007
Eldonejo Sennacieca Asocio Tutmonda
vdr

Enhavo redakti

  • Unua parto: voĉoj de artistoj
  • Dua parto: voĉoj de mortkondamnitoj...
    • Deklaro de Ravaŝolo
    • Letero de Sako (Sacco) el la malliberejo
    • Letero al ĉiuj miaj amikoj, Julos Beaucarne
    • "Mi denove estis batita...", Mumia Abu-Jamal
    • Usono: seninterrompa subpremo, Mumia Abu-Jamal
  • Tria parto: faktoj kaj argumentoj
    • Historio
    • Mortopuno tra la mondo en 2007
    • Argumentoj
    • Perspektivoj
    • Fontoj
    • Glosoj

Partoprenantoj redakti

Kontribuis al tiu ĉi libro, per redaktado, ilustrado, tajpado, korektado, enpaĝigo aŭ diverstipaj rimarkoj kaj sugestoj: Robin Beteau, Ronald Creagh, Toño del Barrio, Gunnar Gällmo, Fil Guichet, David Kelso, Kribo, Ansofi Markovo, Vinko k Vito Markovo, Viola Murasaki, Barbara Petit, Platano, Arturo Prent, Frederiko Scibor, Paŭlo Signoret, Serĝo Sir, Manfredo Westermayer.[3]

Notoj redakti

  1. Mortopuno: faktoj & dokumentoj, Eldona Fako Kooperativa de SAT, julio 2007, ISBN : 9-782952-892209
  2. ĉe SAT Arkivigite je 2021-10-23 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 23an de Oktobro 2021.
  3. MORTOPUNO Faktoj & Dokumentoj Alirita la 23an de Oktobro 2021.