La Moska ovibovo (Ovibos moschatus, literumita ankaŭ kiel Moskobovo kaj Moskovibovo) estas arkta mamulo de la familio Bovedoj,[1] notita pro sia dika mantelo kaj pro la forta odoro elsendita dum la sezona seksardo de maskloj, el kio ties nomo derivas.[2] Tiu moska odoro estas uzata por allogi inojn dum la pariĝada sezono. Moskobovoj ĉefe loĝas en kanada Arkto kaj Gronlando,[3] kun malgrandaj enmetitaj populacioj en Svedio, Siberio, Norvegio, kaj Alasko.

Familio de Moska ovibovo en orienta Gronlando.
Ovibos moschatus qtl3
Muskox distribution combined

Subspecioj redakti

specio : moska ovibovo - Ovibos moschatus
subspecio : alaska moska ovibovo - Ovibos moschatus moschatus
subspecio : hudsona moska ovibovo - Ovibos moschatus niphoecus
subspecio : gronlanda moska ovibovo - Ovibos moschatus wardi

Referencoj redakti

  1. MSW3 Artiodactyla, id = 14200813, paĝo 707.
  2. (August 1989) “Odor of the muskox”, Journal of Chemical Ecology 15 (8), p. 2207–2217. doi:10.1007/bf01014110. Alirita 2014-11-01.. 
  3. Animal Life in Greenland – an introduction by the tourist board. Greenland-guide.gl. Alirita en 2011-09-15.

Eksteraj ligiloj redakti