Moskovskij Dom Knigi
Moskovskij Dom Knigi ("Moskva Domo de libroj", ruse Московский Дом Книги) estas reto el 38 (en 2014) grandaj librovendejoj en Moskvo. La ĉefa vendejo estas ĉe la strato Novij Arbat (adreso: Novij Arbat, domo 8) proksime al metrostacio Arbatskaja; ĝi estas la plej granda librovendejo en Moskvo.
Situo de la ĉefa vendejo en Moskvo (Novij Arbat) Koordinatoj: 55° 45′ 11″ N 37° 35′ 43″ O / 55.753014 °N, 37.595279 °O (mapo) |
Historio
redakti"Moskva domo de libroj ĉe Novij Arbat" estis malfermita la 25-an de septembro 1967. La vendejo okupis areon 5032 kv.m, el ili 3600 kv.m. de vendhaloj; ĝi fariĝis la plej granda librovendejo en Sovetunio kaj unu el la plej grandaj en Eŭropo[1].
En 1998 estis fondita unuiĝinta organizaĵo "Moskovskij Dom Knigi", en kiu unuiĝis multaj librovendejoj en diversaj lokoj en Moskvo[1].
Vendejoj
redaktiKrom la ĉefa vendejo, ekzistas kelkaj vendejoj de speciala literaturo kaj multaj lokaj vendejoj.
Vendejo | Adreso |
---|---|
Vendejo ĉe Novij Arbat | Strato Novij Arbat, domo 8 |
Domo de pedagogiaj libroj | Strato Bolŝaja Dmitrovka, domo 7/5, konstruaĵo 1 |
Domo de teknikaj libroj | Lenin-avenuo, domo 40 |
Domo de eksterlandaj libroj | Strato Kuzneckij Most, domo 18/7 |
aliaj | plena listo ruslingve |
Krome, eblas mendi librojn en interreta vendejo.
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Pri la entrepreno (ruse)
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (ruse)