Moskva bestoĝardeno

(Alidirektita el Moskva Zoo)

Moskva Zoo (ruse Московский зоопарк) estas unu el plej malnovaj kaj ampleksaj bestoĝardenoj de Rusio. Ĝi estas publika, senprofita, ekologia, scienca, eduka kaj esplora institucio (muzeo de naturo) fondita en 1864. Ĝiaj kreintoj estis sciencistoj de Moskva Universitato, kiujn gvidis profesoro Anatolij Bogdanov.

Moskva bestoĝardeno
bestoĝardeno [+]

LandoRusio

SituoMoskvo
- koordinatoj55° 45′ 43″ N, 37° 34′ 38″ O (mapo)55.76194444444437.577222222222Koordinatoj: 55° 45′ 43″ N, 37° 34′ 38″ O (mapo)
Areo0,21 km² (21,3926 ha) [+]

Moskva bestoĝardeno (Moskvo)
Moskva bestoĝardeno (Moskvo)
DEC
Moskva bestoĝardeno
Moskva bestoĝardeno
Lokigo de Moskvo en Rusio
Map
Moskva bestoĝardeno

Vikimedia Komunejo:  Moscow Zoo [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
la ĉefa enirejo
la flanka enirejo

Ĝi havas la plej grandan zoologian kolekton en Rusio, disvolvitan infrastrukturon funkciantan en pluraj regionoj de la lando, la ekzistantan sistemon de interrilatoj kun enlandaj kaj eksterlandaj bestoĝardenoj, lertan teamon de spertaj specialistoj.

Moskva Zoo estas ĉefa kaj metodika centro en la sistemo de la Rusia Federacio kaj en sia laboro traktas la bazajn taskojn de la mondaj bestoĝardenoj:

1) Media protektado - enhavas kaj bredas reprezentantojn de raraj kaj malaperantaj specioj;

2) Studado - efektivigas esplorojn cele plibonigi la vivkondiĉojn kaj kolektas informojn necesajn por konservado de specioj en la naturo;

3) Instruado - okazigas ekskursojn kaj prelegojn pri la biologio kaj protektado de la naturo, havigas informon al la amaskomunikiloj;

4) Edukado - instruas junajn biologojn kaj apogas infanajn studiojn;

5) Amuzo - donas por vizitantoj ŝancojn por amuziĝi, distriĝi kaj nutri sin en plezuraj naturaj kondiĉoj.

Moskva Zoo situas encentre de la ĉefurbo en ĝia distrikto nomata Krasnaja Presnja. Nuntempe ĝin ĉirkaŭigas altaj kaj vastaj loĝblokoj. Ĝia areo okupas 22 hektarojn. Ĝia kolekto kalkulas pli ol 1000 speciojn kaj ĉirkaŭ 6000 ekzemplerojn de verterbruloj kaj senverterbruloj, inter kiuj oni povas vidi kelkajn rarajn reprezentantojn cirkulantajn nure en Rusio, [ekz. blankŝultra haliaeto (Haliaeetus pelagicus), amura tigro (Panthera tigris altaica), orientsiberia leopardo (Panthera pardus orientalis), Prĵevalski-ĉevalo (Equus ferus przewalskii), sovaĝa kato manulo (Felis manul), miogalo (Desnana moschata), emberizo-Godlevski (Emberiza godlewskii)] k.a.

Lastatempe Moskva Zoo multe partoprenas en internaciaj programoj por evoluado kaj apliko de modernaj metodoj de protektado kaj reproduktado de bestoj, cele krei genetikan fonduson por revenigi ekzotikajn speciojn en ties kutiman vivmedion.

Eksteraj ligiloj redakti