Moskva historia moskeo

Moskva historia moskeo (ruse Московская историческая мечеть, tatare: Мәскәү шәһәре тарихи мәчете) estas la plej malnova moskeo en Moskvo, fondita en 1823. Ĝi situas en historia urboparto Transmoskvariverejo (distrikto Zamoskvoreĉje) laŭ adreso: strato Bolŝaja Tatarskaja, 28.

Moskva historia moskeo
moskeo • rekonilo [+]
Koordinatoj55° 44′ 20″ N, 37° 37′ 57″ O (mapo)55.73888888888937.6325Koordinatoj: 55° 44′ 20″ N, 37° 37′ 57″ O (mapo)

Estiĝo1823

Moskva historia moskeo (Moskvo)
Moskva historia moskeo (Moskvo)
DEC
Moskva historia moskeo
Moskva historia moskeo
Lokigo de Moskvo en Rusio

Map
Moskva historia moskeo

Vikimedia Komunejo:  Historical Mosque, Moscow [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Moskva historia moskejo en 2007

La moskeo, ekzistinta en komenco de la 19-a jarcento forbrulis dum la Moskva incendio de 1812. En fino de 1823 moskvaj islamanoj ricevis permeson konstrui novan moskeon, sed ĝi devus aspekti kiel kutima domo kaj ne havus rajton nomiĝi moskeo. Ĝi estis konstruita en 1823 kaj ĝis sia rekonstruo en 1880 estis kiel unuetaĝa domo. En 1880 estis ricevita permeso aldoni minareton kaj kupolon.

En 1939 la moskeo estis fermita, la minareto - detruita. Antaŭe, en 1936, estis pafmortpunigita la imamo. En la konstruaĵo loĝis militkomisarejo kaj riparejoj.

La moskeo denove funkcias ekde 1993.

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Московская историческая мечеть en la rusa Vikipedio.