Mothman

urba legendo

La Mothman (mˈɑːθmæn, MOθ-man) (esperante Tineoviro aŭ Tineo-Viro) estas usona urba legendo kaj kriptido. Civitanoj de Point Pleasant, Okcidenta Virginio, rakontas pri sep-futa viro kun la vizaĝo de strigo, la flugiloj de giganta tineo, kaj ardaj ruĝaj okuloj. La monstro foje estis konsiderita kiel malica, kaj estis ligita kun pluraj katastrofoj en la Point Pleasant-areo en la 20-a jarcento. Laŭdire oni vidis ĝin multfoje flugi trans la ĉielon kaj promeni sur malhelaj stratoj nokte. Ĝi tendencas esti vidita de nesuspektindaj homoj nokte. La legendo alportis famon al la urbeto, kaj ikoneca statuo de la Tineo-viro estis starigita sur la urboplaco.

Mothman (artista bildigo)