Movado por rehabilito de la civitanoj-Rurenzangemero

La Movado por rehabilito de la civitanoj-Rurenzangemero (france Mouvement pour la Réhabilitation du Citoyen–Rurenzangemero; MRC-Rurenzangemero) estas politika partio en Burundo, fondita la 15-an de junio 2002[1] (laŭ alia, verŝajne malpli ĝusta informo — en julio 2001[2]). De tiam kaj almenaŭ ĝis novembro 2009 ĝi estis gvidata de la kolonelo Epitace Bayaganakandi.[2] Ĝin subtenas precipe tutsioj. Unue la partio estis akuzata pri dominado de la homoj el la provincoj Muramvya kaj Mwaro, sed la partia estraro neis tion.

Movado por rehabilito de la civitanoj-Rurenzangemero
partio
Komenco 2002 vd
vdr

La partio partoprenis komunuman balotadon en 2005, kaj ricevis 2,1 % voĉdonojn,[3] kio havigis al ĝi 88 postenojn, inkluzive de: 2 — en la provinco Bubanza, 29 — en la provinco Bujumbura Mairie, 7 — en la provinco Bujumbura Rural, 3 — en la provinco Bururi, 1 — en la provinco Cibitoke, 2 — en la provinco Gitega, 1 — en la provinco Kayanza, 9 — en la provinco Muramvya, 31 — en la provinco Mwaro, 2 — en la provinco Ruyigi.[4]

Dum la balotado en la Nacian asembleon la 4-an de julio 2005 por MRC-Rurenzangemero voĉdonis 51 730 elektantoj (2,14 %)[5] (laŭ alia informo ĝi ricevis 51 851 voĉdonojn)[6] kaj ĝi akiris 2 lokojn en la Nacia asembleo.

Inter partianoj estis Laurent Nzeyimana, la fama burunda politikisto, kiu dum lastaj jaroj de sia vivo estis proparolanto de la partio.[7]

Referencoj redakti