Laurent Nzeyimana
burunda politikisto, diplomato, ambasadoro, ministro pri eksteraj aferoj
Laurent NZEYIMANA (1937 ? — la 31-an de marto 2009, Najrobio, Kenjo) estis burunda politikisto, precipe okupiĝinta pri eksteraj rilatoj de la lando. Li estis advokato.[1]
Laurent Nzeyimana | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1936 | |
Morto | 31-an de marto 2009 (72-jaraĝa) | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li komencis la politikan karieron ankoraŭ dum belgia regado kaj laboris en la provinco Ngozi. Post sendependiĝo de la lando li estis burunda ambasadoro en Usono, Kanado, Meksiko, dum sep jaroj estris la diplomatan mision en Belgio, Luksemburgo, Nederlando kaj Unuiĝinta Reĝlando. Inter 1982 kaj 1986 li estis ministro pri eksteraj rilatoj.[1]
Li estis ano de la Movado por rehabilito de la civitanoj-Rurenzangemero kaj dum lastaj jaroj eĉ proparolanto de ĝi.[1]
Laurent Nzeyimana havis la edzinon Véronique kaj infanojn Armand, Chantal kaj Gilbert.[1]