Mozaika mapo de Madaba

La Mozaika mapo de Madaba (ankaŭ Madaba-mozaiko, Madaba mapo aŭ Palestina mozaiko) estas parto de mozaiko en la frubizanca preĝejo Sankta Georgo en Madaba (Jordanio). La Madaba-mozaiko estas la plej malnova originale restanta kartografia prezento de la tielnomata Sankta Lando kaj precipe Jerusalemo. Ĝi venas el la meza 6-a jarcento p.K..

Jerusalemo sur mozaika mapo de Madaba

Historio redakti

La mozaika mapo de Madaba prezentas la Nea-preĝejon, kiu estis konsekrita la 20-an de novembro 542 p.K. La jerusalemaj konstruaĵoj, kiuj estis establitaj post 570 n., mankas sur la mozaiko. Tiel la mozaika mapo estiĝis en la tempo de 542 p.K. ĝis 570 p.K. La mozaikon pretigis nekonataj artistoj, verŝajne je mendo de la loka kristana komunumo. La muslimaj regantoj de la 8-a jarcento (Umajadoj) forigigis figurajn elementojn el la mozaiko. Madaba estis forte detruita fare de tertremo en 746, la loĝantoj forlasis la urbon kaj konstruaĵoj neniiĝis dum la tempopaso. La mozaiko estis elfosita en 1894, kiam oni volis konstrui novan grek-ortodoksan kirkon sur loko de la malnova bizanca kirko. Grandaj partoj de la mozaiko damaĝiĝis en la sekvaj jarcentoj pro bruloj, fajroj, akvo kaj humido. En decembro de 1964, la fondaĵo VolkswagenStiftung donis 90.000 germanajn markojn por savo de la mozaiko. La urĝajn restaŭrajn laborojn efektivigis Heinz Cüppers kaj Herbert Donner.

Priskribo redakti

La planka mozaiko troviĝas antaŭ la absido de la Kirko de Sankta Georgo en Madaba kaj direktas ne norden, sed al la altaro tiel al oriento. La mozaiko havis originale la longon de 21 m kaj larĝon de 7 m kaj konsistis el pli ol du milionoj da tesserae. La hodiaŭa grando estas 16mx5m.

Topografia figurigo redakti

 
Baptejo de Johano ĉe alfluo de Jordano kaj leono (tute detruita) ĉasante gazelon

Sur la mozaika mapo de Madaba oni skizis areon de norda Libano ĝis la Nila delto en Egiptujo kaj de Mediteraneo ĝis la Araba dezerto. La mapo montras interalie la Ruĝan Maron kun du fiŝistaj boatoj, pontojn, kiuj interligas bordojn de la Jordano, fiŝojn naĝantajn en la Jordano kaj renaĝas antaŭ la sala Morta Maro. Oni povas vidi ankaŭ la preskaŭ nerekoneble detruitajn mozaikajn leonojn (ikonoklasmo), kiuj ĉasas en la dezerto Moab gazelojn; Jeriĥon ĉirkaŭitan per palmoj, Betlehemon kaj aliajn bibliajn kaj aliajn bibliajn-kristanajn lokojn. La mapo servis la direktiĝon de pilgrimantoj en la Sankta Lando kaj oni notis sur la mozaiko nomojn de la naturaĵoj, lokoj en la greka lingvo. Sur la mapo, oni povas identigi ĉ. 150 urbojn kaj vilaĝojn.

La plej granda kaj detala parto de la topografia prezento estas Jerusalemo en centro de la mapo. La mozaiko prezentas konateble kelkajn gravajn strukturojn de la Malnova urbo de Jerusalemo: la Damaska pordo, la Leona pordo, Ora pordo, Ciona pordo, Tomba preĝejo, Davida citadelo kaj la Cardo Maximus (kolona strato). La plene travidebla prezento de la topografio de la urbo igas la Madaban mapon al plej grava pruvaĵo de la bizanca Jerusalemo. Unikaj estas la detalaj prezentoj de la urboj Neapolis, Askalon, Gaza, Pelusium kaj Charachmoba sur la Madaba mapo, kiuj egalas preskaŭ kvaliton de urbomapo.

Scienca signifo redakti

La mozaika mapo de Madaba estas la unua geografia planka mozaiko de la artohistorio. Ĝi havas gravan signifon por lokidentigo kaj validigo de bibliaj lokoj. La analizo de la mapo helpis solvi la problemon pri topografia situo de Askalon (sur la mapo 'Asqalan). Oni malkovris en 1967 dum elfosadoj el la juda kvartalo de Jerusalemo la Nea-kirkon kaj la Cardo Maximus, kie oni suspektis ties lokojn laŭ la mozaika mapo.

Kopioj de la mozaika mapo redakti

Kipio de mozaika mapo de Madaba troviĝas en la kolektaĵo de arĥeologia Instituto de Universitato Göttingen. Ĝi estis pretigita en 1965 fare de la arĥeologoj de la Rejna Landa Muzeo Trier dum la restaŭraj laboroj en Madaba. Plua kopio de la mapo estas videbla en promenejo de Akademia Arta Muzeo en Bonn.