Mozn Hassan

inisma kaj homrajta aktivulino en Egiptio

Mozn Hassan (arabe مزن حسن, naskiĝis en 1979 en Sauda Arabio) estas inisma kaj homrajta aktivulino en Egiptio. En 2016 al ŝi kaj al la egiptia organizaĵo Nazra por Inismaj Studoj kiun ŝi gvidas estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

Mozn Hassan
Persona informo
Naskiĝo 1979
en Sauda Arabio
Lingvoj arabaegipt-araba
Ŝtataneco Egiptio
Alma mater Universitato de AleksandrioUsona universitato en Kairo
Okupo
Okupo aktivisto pri virinaj rajtoj • homrajta aktivulo
vdr