Muñogalindo [munjogaLINdo] estas municipo en la centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La loknomo Muñogalindo estas kunmetaĵo de du nomoj de iamaj loĝantoj, nome Nuño kaj Galindo, plej verŝajne el AragonoNavaro.

Muñogalindo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05530
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 301  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 36′ N, 4° 54′ U (mapo)40.6025-4.895Koordinatoj: 40° 36′ N, 4° 54′ U (mapo) [+]
Alto 1 128 m [+]
Areo 18 km² (1 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Muñogalindo (Provinco Avilo)
Muñogalindo (Provinco Avilo)
DEC
Muñogalindo
Muñogalindo
Situo de Muñogalindo
Muñogalindo (Hispanio)
Muñogalindo (Hispanio)
DEC
Muñogalindo
Muñogalindo
Situo de Muñogalindo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Muñogalindo [+]
vdr
Muñogalindo en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Avilo centre, rozkolore.
Salobralejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de Salobralejo kaj Muñogalindo, okupas totalan areon de 18,77 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 325 loĝantojn. Ĝi perdis 160 loĝantojn el la 1990-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 22 km de Avilo, provinca ĉefurbo, sur la Valo Amblés.

Estas ŝoseoj al Solosancho kaj Sanchicorto. Ĝi limas kun La Torre, Padiernos, Santa María del Arroyo kaj Solosancho.

Historio redakti

Estas restaĵoj de antaŭromia loĝado.

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Estis en Muñogalindo la reĝoj Johano la 2-a en 1440, kaj la Katolikaj Gereĝoj en 1497. Estis historie posedantoj de ekleziaj institucioj kaj nobeloj.

En 1812 oni suferis pro ekonomia premo fare de la francaj trupoj de Napoleono.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Vizitindaĵoj estas pejzaĝoj, preĝejoj, muzeoj kaj arkeologiaj kuŝejoj.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti