Muĥa (el la araba: المخا al-Mukhā / al-muḵā; el kio MoĥaMoka) estas havenurbo en Jemeno ĉe la Ruĝa Maro.

Muĥa ĉe la Ruĝa Maro

Laŭ Moka estas nomitaj specifaj manieroj prepari kafon en Arabio kaj en vienaj kafejoj.

Historio redakti

 
Mapo de Muĥa de Jacques-Nicolas Bellin el la jaro 1764

La kafarbo devenas el Jemeno kaj eble eĉ antaŭe el Etiopio. La komercejo Muĥa estis iam la plej grava por kafo (el la araba: Qahwa). Nuntempe Muĥa estas preskaŭ sensignife kiel jemena havenurbo. La plej grava tiea haveno estas Adeno.

Muĥa famiĝis en Eŭropo dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj. La unua kafejo malfermiĝis en 1554 en Konstantinopolo. En 1615 Moka-kafo alvenis en Venecion kaj en 1640 malfermiĝis la unua kafejo en Vieno.

 
Kurdschi Banina, estro de la francaj komercistoj en Mokha kun medalo de Ludoviko la 16-a, ĉirkaŭ 17901800.

Tiam estis la kulmino de Muĥa, kiu havis la monopolon pri monda kafokomerco, kaj apenaŭ sukcesis sufiĉe liveri kafon al Eŭropo. La dekadenco de la havenurbo ekestis kiam en la 18-a jarcento kafarboj estis kontrabanditaj al Srilanko kaj tie plantitaj.

Bibliografio redakti

  • C. G. Brouwer: Al-MUKHA. Profile of a Yemeni Seaportas Sketched by Servants of the Dutch East India Company (VOC) 1614-1640, D'Fluyte Rarob, Amsterdam 1997 ISBN 90-800267-6-X [1] Arkivigite je 2011-05-25 per la retarkivo Wayback Machine
  • Nabil Osman: Kleines Lexikon deutscher Wörter arabischer Herkunft, Beck 2002, ISBN 3406475841

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti