Much Wenlock estas malgranda pitoreska urbo kaj civila paroĥo en Ŝropŝiro, Anglio, situanta en la ŝoseo A458 inter Shrewsbury kaj Bridgnorth. Proksimas (nordoriente) la Ferponta Kanjono kaj la nova urbo Telford.

La Gildohalo en Much Wenlock
Situo de Much Wenlock enkadre de Ŝropŝiro (kaj de Ŝropŝiro en Anglio)

Much Wenlock historie estis la ĉefurbo de la antikva burgo Wenlock. La antaŭvorto "Much" signifas "Ega" por distingi ĝin disde la proksima Little Wenlock (t.e. Eta Wenlock). Historiaj rimarkindaĵoj en la urbo inkluzivas la Priorejon Wenlock kaj la Gildohalo. La nomo Wenlock verŝajne devenas de la kelta "Wininicas", t.e. "Blanka Regiono", pro la kalkoŝtono de Wenlock Edge, plus la malnovangla "loca", t.e. "enmura loko". En la Libro de la Lasta Juĝo oni nomas ĝin Wenloch.

Laŭ la censoj, la urbo havis 2 605 loĝantojn en 2001, kaj 2 877 en 2011.

La urbo estas la centro de lokaj Olimpiaj Ludoj fonditaj en 1850 de d-ro William Penny Brookes, unu el la fondintoj de la tutmondaj Olimpiaj Ludoj.

Fontoj redakti

Bazita sur informoj en la angla Vikipedio.