Telford

urbo en Anglio

Telford estas urbo kaj administra komunumo de Anglio, Britio. Ĝi situas en la regiono West Midlands kaj en la historia graflando Shropshire, proksimume 230 kilometrojn (140 mejlojn) nordoriente de Londono. En 2017 en la komunumo vivis proksimume 155 000 loĝantoj en la urbo mem, kaj sume 175 271 en la komunumaro Telford and Wrekin. Telford estas la plej granda urbo en Shropshire, kaj unu el la plej rapide kreskantaj urboj en Britio.

Telford
la nomiga "fera ponto" en la Ironbridge-Gorĝo
la nomiga "fera ponto" en la Ironbridge-Gorĝo
la nomiga "fera ponto" en la Ironbridge-Gorĝo
urbeto • urbego • new town
Administrado
Regiono West Midlands
Graflando Shropshire
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 142 723  (2011) [+]
Loĝdenso 1 832 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 41′ N, 2° 27′ U (mapo)52.679166666667-2.4475Koordinatoj: 52° 41′ N, 2° 27′ U (mapo) [+]
Areo 77,9 km² (7 790 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Telford (Anglio)
Telford (Anglio)
DEC
Telford
Telford
Situo de Telford en Britio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Telford [+]
vdr

Ĝi estas nomita laŭ inĝeniero Thomas Telford, kiu realigis multajn vojajn kaj fervojajn projektojn en Shropshire. La urbo estis kunmetita en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj kiel nova urbo sur antaŭe industria kaj agrikultura tereno kaj pli malgrandaj urboj. Kiel aliaj laŭplanaj urboj de la epoko, Telford estis kreita de la kunfandiĝo de aliaj setlejoj kaj urboj, precipe la urboj Wellington, Oakengates, Madeley kaj Dawley. Multaj el la pli novaj loĝantoj de la Nova Urbo devenis de Birmingham aŭ Wolverhampton.

La moderna butikcentro Telford estis konstruita en la geografia centro de la nova urbo, kune kun vasta urba parko. La M54-aŭtovojo estis kompletigita en 1983, plibonigante la vojligojn de la urbo kun la okcidenta internlanda kunurbejo.

Sur la sudaj limoj de Telford estas la Ironbridge-Gorĝo, pitoreska turisma loko kaj Monda Heredaĵo de Unesko. La urbo reklamas sin kiel "La Naskiĝloko de Industrio", ĉar ĝi havas plurajn lokojn internacie rekonataj kiel gravaj al la Industria revolucio, kaj plejparte konstruitaj sur la karbominejo Shropshire. Ĝia influo per novigoj ankaŭ multe utilis por antaŭenigi la industrion de Birmingham.

Eksteraj ligiloj redakti