Muelejo de Schillingstedt

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.

La Pivota muelejo Schillingstedt (germane: Bockwindmühle) estas bela ventmuelejo situanta ĉe la federacia ŝoseo B 85 en la nordorienta vilaĝorando de Schillingstedt, Germanio. Laŭ interkonsento eblas ankaŭ vidi ĝian internon.

Muelejo de Schillingstedt
Situo
vdr
La muelejo en Schillingstedt

Fono historia redakti

Inter la plej malnovaj tenkikaj monumentoj de la Distrikto Sömmerda nombriĝas muelejoj, el kiuj hodiaŭ ne multaj ankoraŭ funkcias. Ili servis precipe al la komunumoj diverscele, kelkfoje ankaŭ por fabrikado de oleo, fulaĵoj aŭ papero. Energiliveranto estis akvo kaj vento. Ne forgesindas ankaŭ multaj isatmulejoj kiujn formovis ĉevaloj. Dume en la regiono de Sömmerda oni jam mezepoka mencias akvomulelejojn, la ventmuelejoj ne datumas de antaŭ la mezo de la 17-a jc.

La situo de la ĉ. 12 ventmuelejoj, kiuj ekfloris en la 18-a/19-a jarcentoj, koncentriĝas pro la geografiaj kondiĉoj sur la plej altaj ebenaĵoj oriente de la rivero Unstrut. Nur la ventmuelejo de Weißensee esceptas en tiu kunteksto.

Muelejkonstruo kaj -konservado en Schillingstedt redakti

La plejmulto de la ventmuelejoj en la citita distrikto estas turaj ventmuelejoj el ŝtono; en Schillingstedt troviĝas la ununura el ligno. La loĝantoj apartenis ekde 1816 al la administradujo de Eckartsberga ekprofitante sekve de la liberala prusa metileĝaro. Tial eblis en liberigi sin en 1845 de la devo uzi la muelejon en Sömmerda-Leubingen. La muelisto Karl Horn enĝiĝis konstrui propran muelejon kun du muelprocedoj ekde 1850, kaj jam unu jaron pli poste la tipo de pivota muelejo ekfunkciis. Ĝis la 1950-aj jaroj estis surloke produktado, la lastajn jarojn per motoro.

Poste la objekto kadukiĝis kaj intertempe oni pensis eĉ pri translokiĝo al Weißensee. Ekde 1985 kun sukceso kelkaj anoj de la vilaĝo Schillingstedt unuiĝis por la savo de tiu ĉi monumento teknika kaj vidindaĵo loka. En 1992 la ekstero kaj la interno denove belis. Ekde tiam la muelejo estas ŝatata ekskursocelo, antaŭ ĉio dum la ĉiujare festita Tago de la muelejoj germanaj.

Literaturo redakti

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 3, 2010, ISBN 978-3-7954-2461-9, p. 212-213

Eksteraj ligiloj redakti

Pri la muelejo sur la vilaĝaj retpaĝoj Arkivigite je 2016-05-08 per la retarkivo Wayback Machine