Muelejvalparko (Kiŝinevo)

Parko ĉe Muelejvalo (rumane Parcul Valea Morilor) estas vasta ripozejo en Moldavio kun kvar alirejoj kaj grandeco de sume 102 hektaroj. Ĝi konsistas el artefarita lago (de 34 hektaroj) kun ĉeborda promenejo, plaĝoj, kaskado kun 218 ŝtupoj ktp. Apudas foira spaco MoldExpo kaj bela arboreto. La tuto troviĝas eoste de la historia urbocentro de Kiŝinevo kaj piede oni atingas tiun ĉi ĉarman lokon disde la parlamento ene de nur kvarona horo.

Muelejvalparko
parko [+]

LandoMoldavio
RegionoKiŝinevo

Koordinatoj47° 1′ 17″ N, 28° 48′ 55″ O (mapo)47.02132428.815175Koordinatoj: 47° 1′ 17″ N, 28° 48′ 55″ O (mapo)
Areo1,14 km² (113,9 ha) [+]

Muelejvalparko (Moldavio)
Muelejvalparko (Moldavio)
DEC
Muelejvalparko
Muelejvalparko
Map
Muelejvalparko
Vikimedia Komunejo:  Valea Morilor [+]
vdr
La baraĵlago en Kiŝinevo ĉe grandega distra areo

Historio redakti

 
La kaskadoj post renovigoj en 2016

La tuto revenas al la tempo kiam Leonid Breĵnev loke politikresponsis pri tio kiu volis krei abundan spacon distran por la junuloj. La ne tute tri kilometrajn longa promenejo havas multajn arbojn kaj la proksime estiĝantaj areoj disponigis kaj disponigas sufiĉe da spaco por havigi i.a. sportajn kaj kulturajn lokojn. Ŝakludo liberaera praktikatis kaj scenejo kun kvin miloj da sidlokoj ankaŭ venigis enparken teatraĵojn kaj muzikajn spektaklojn. Ne forgesendas impona kaskado kun 218 ŝtupoj. Somere eblas troti, vintre patinadi.

En 1998 malfermitis moderna distrejo Aventura Park. Inter 2007 kaj 2012 la lago ne ekzistis pro akvopurigaj kialoj. Modernigideoj multas kaj parte jam realigitis.

MoldExpo redakti

Proksime en la oriento situas la foira areo MoldExpo kies originoj estis foiro agrikultura (Expoziția Agricolă Republicană Permanentă). Ĉiujare kunvenas spertuloj kaj interesatoj por ĝui po 20 okazigojn internaciajn. Oktobro estas rezervata por vina kaj vinkultivada festo.

Arboreto redakti

Dendrologia parko (rumane: Parcul Dendrariu) apudas tuj la menciitan baraĵlagon. Eniro tamen faratas de flanko pli fora de la urbocentro. La tuto estiĝis ekde 1950 sur 83 hektaroj kiel botanika ĝardeno kiun oni ŝanĝis en 1973 en arboreton. Admiratas surloke lagetoj, regionaj arbustoj, plantkultivejo, arbokultivejo, multaj ulnoj. Nordeoste troviĝas belega bedaro kun rozoj kiu ŝatatas kiel fotografia fono.

Aliaj gravaj verdaj zonoj estas - en la nordoriento de la urbo - Pădurea-parcul Butoiaș (70 hektaroj; alternativa nomo Parcul Mihai Eminescu) kaj Parcul La Izvor (150 hektaroj; ĝi estiĝis en 1972 kaj havas du insulojn kun eblo de remado) en la nordoriento de la urbo.

Eksteraj ligiloj redakti