Munkás Athenaeum (Laborista A.) estis kultura organizo de laboristunuiĝfronto en Kluĵo fondita en 1938. En ĝia estigo havis rolon Bruder Ferenc kaj Pásztai Géza, ĝia prezidento estis presisto, Gheorghe Ursică. Intelektaj gvidantoj estis parte de hungaroj Lajos Jordáky, parte de rumanoj Vasile Pogăceanu. Ĝi organizis literaturajn kunvenojn, retigis la suburbojn de Kluĵo kun infanhelpaj kaj sanaferaj prelegoj. En ĝia kadro funkciis la Laborkomunumo de Verkistoj Revoluciulaj. Ĝiaj anoj (inter ili István Asztalos, Balla Károly, Brassai Viktor, Józsa Béla, Korvin Sándor, Kovács Katona Jenő, István Nagy, Salamon László) aperigis antifaŝismajn verkojn ne nur en Korunk kaj en socialdemokrata Előre, sed ankaŭ en Brassói Lapok, Független Újság kaj Friss Újság. En 1940 oni malpermesis ĝian funciadon. Ĝia kontinuo estis post 1944 Józsa Béla Athenaeum.

Fontoj redakti