Muolaa

eksa komunumo en la gubernio Viipuri de Finnlando

Muolaa (jen finne, ruse transskribata cirile Муолаа) estis eksa komunumo en la gubernio Viipuri de Finnlando. Ĝi situas sur Karelia istmo. Ĝia terareo estis 654,7 km². La plej granda lago estis Muolaanjärvi. Ĝia areo estis proksimume 20 km².

Muolaa
eksa komunumo de Finnlando
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 60° 33′ N, 29° 34′ O (mapo)60.5529.566666666667 [+]
Muolaa (Leningrada provinco)
Muolaa (Leningrada provinco)
DEC
Situo de Muolaa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Muolaa [+]
vdr

Ĝi estis eksa komunumo de Finnlando en areo, kiun Finnlando perdis al Sovetunio en Vintra (1940) kaj Daŭriga milito (1941-1944) al Sovetunio. La 31-an de decembro 1939 ĝia loĝantaro estis 11 959. Postmilite loĝantaro de Muolaa estis movita al Akaa, Forssa, Humppila, Jokioinen, Kampara komunumo de Hämeenlinna, Koijärvi, Kylmäkoski, Somerniemi, Somero, Sääksmäki, Urjala, Valkeakoski, Vanaja kaj Ypäjä. Centra vilaĝo de la komunumo estis KirkkorantaMuolaa, jen finne, svede Mola, ekde 1948 ruse Pravdino (Правдино). La plej multaj domoj inkluzive de la klasiksma luterana kirko de 1849 estis detruitaj. Laŭ la stato de 2010 en la loko denove loĝas 54 loĝantoj. Ekde 1991, kiam frakasiĝis Sovetunio, ĝi apartenas al la Leningrada provinco de Rusio.

la luterana kirko antaŭ 1939
kaj en 2002