Murad de Sebastio (armene: Սեբաստացի Մուրատ, Sebastatsci Murad, Murad Hakobjan;  1874 - 4-an de aŭgusto 1918) estis konata armena fidajo dum la armena nacia liberiga movado en la Otomana Imperio. Li naskiĝis en la armena vilaĝo Govdun (Կովտուն), ĉirkaŭ 20 km oriente de la urbo Sivas (de kie li ricevis sian kromnomon, Sebastaci ) el malriĉa kampara familio, kiu ĵus translokiĝis al la urbo. Laborinte kiel paŝtisto kaj kamplaboristo dum sia infanaĝo, li translokiĝis kiel adoleskanto al Konstantinopolo, kie li laboris por magraj enspezoj kiel portanto. Li aliĝis al la socialdemokrata hunĉakia partio kaj en la 1890-aj jaroj partoprenis armenajn manifestaciojn protestantajn kontraŭ la duaklasa traktado de la armenaj ene de la Otomana Imperio[1].

Murad de Sebastio
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1874 (1874-01-01)
en Sivas Vilayet
Morto 4-an de aŭgusto 1918 (1918-08-04) (44-jaraĝa)
en Bakuo
Mortokialo mortis en batalo
Okupo
Okupo politikisto • fedayeen
vdr

Post murdo de armena informanto li eskapis al Grekio kaj poste al Egiptio. Li tiam fariĝis membro de la Armena Revolucia Federacio, aliĝis al federaciaj grupoj, kaj partoprenis gerilajn agadojn responde al la Hamidaj masakroj. En 1904 li ludis videblan rolon dum la ribelo de Sasuno, kaj poste ekfunkciis en Van. Dum la armena-tataraj masakroj 1905-1907, li estis nomumita estro de defendo de la regiono Zangezuro kaj, kunvenigante grupon de 50 rajdantoj, li defendis la armenan loĝantaron de Kapan kontraŭ masakroj. Amnestio post la revolucio de la Junaj Turkoj de 1908 permesis al Murad reveni al la Otomana Imperio, kie li laboris en Van kaj en Sivas. Aparte, li partoprenis en la organizado de reto de lernejoj kaj bonfaraj kaj inaj societoj, kaj instruis korpan kulturon kaj teatran arton en armenaj lernejoj.

Referencoj redakti

  1. Lewy, Guenter. (Nov 21, 2005) The Armenian massacres in Ottoman Turkey: a disputed genocide. University of Utah Press, p. [htt://archive.org/details/armenianmassacre00lewy/e/n30 31].