Murdo de James Bulger

La murdo de James Bulger estis okazo multe ekcesa de violento sensenca, kiu okazis la 12-an de februaro 1993 en Anglio. Etulo en la aĝo de 2 jaroj nomata James Bulger homforkaptiĝis de du knaboj en la aĝo de 10 jaroj, Jon Venables kaj Robert Thompson, kiuj ambaŭ poste torturis James kaj fine lin murdis.

Jon kaj Robert estis en lernej-evitado. En la butika centro de Bootle ili kunportis James, dirante al vidantoj, ke ili estas liaj fratoj. Dum promenado de 4 kilometroj, ili supozeble piedbatis James kiam tiu ploris. Post kiam ili venis al la fervojo de Liverpool, Jon kaj Robert ĵetis brikojn kontraŭ la kapo de James, ŝprucigis farbon en liajn okulojn, puŝis bateriojn en lian buŝon kaj fine, kovrinte per brikoj la kapon de James, postlasis lin sur la fervojo. Post nelonge trajno dividis la korpon de James en du partojn, sed en tiu momento la etulo plej verŝajne jam estis senviva.

La korpo mutilita de James baldaŭ troviĝis. Jam post kelkaj tagoj, Jon kaj Robert ambaŭ estis arestitaj pro spuroj de DNA, sango kaj farbo blua. Ili konfesis kaj estis kondamnitaj al la deviga dumviva enkarcerigo, kiu en puna juro de Britio por neplenaĝuloj estas konforma al 8 jaroj en prizono. Ili liberiĝis en junio 2001 en la ago de 18 jaroj, malgraŭ multaj streboj por plilongigi ilian areston. Ili ambaŭ kaj iliaj familioj havas novajn identecojn kaj nekonatajn restadejojn nuntempe.