Murdo de Junko Furuta

Juna japana virino viktimo de kidnapo, seksperforto, torturo kaj murdo

La murdo de Junko Furuta (japane 女子高生コンクリート詰め殺人事件, Joshikōsei konkurīto-zume satsujin-jiken) estas krima afero en kiu japana junulino, Junko Furuta, (古田順子, Furuta Junko), aĝa de 16 jaroj en tiu epoko, estis murdita maj trovita en cementujo. Tiu sinistra krimo atingis altan nivelon de fifamo en Japanio. Tiu murdo estis fifarita de kvar adoleskuloj, Hiroshi Miyano (宮野 裕史), Jō Ogura (小倉 譲), Shinji Minato (湊 伸治), kaj Yasushi Watanabe (渡邊 恭史). Ĉirkaŭ 100 personoj sciis pri la kaptiveco de Furuta, sed ili neglektis informi prie aŭ eĉ partoprenis en la torturo kaj murdo. Plej el la koncernantoj estis amikoj de la junuloj, kiuj siavice estis malalt-rangaj membroj de Jakuza.