Mut (diino)

egipta diino

Mut, "La Patrino", patrina dio, origino de ĉio kreita, diino de la ĉielo en la egipta mitologio.

Mut
egipta diodiino
Karakterizaĵoj
Sekso ina
En hieroglifoj
G14t
H8
B1
Kulto
Centro de kulto Tebo
Familio
Gepatroj neniu (mem-kreita)
Infanoj Ĥonsu, Montu
simbolo vulturo
En alia projekto
Kategorio en Vikimedia Komunejo Mut
vdr

Kiel patrina diino, ŝi estis virino kun la duobla krono, harararanĝo kun formo de vulturo, cetro el papiruso kaj ansa kruco. Kiel diino de la ĉielo, vulturo kun magia ŝnuro en ĝiaj ungegoj. Ankaŭ kiel bovino, kun Amono, kiel leonino kaj kiel androgeno kun faluso, flugiloj kaj leon-ungegoj[2].

Ekde la dekoka egipta dinastio de la Nova Egipta Imperio ŝia kultado iĝis grava, anstataŭante en Tebo la kultadon al la diino Amonet kiel edzino de Amono, iĝante parto de la teba triopo: Amono, Mut kaj Ĥonsu. Ne havante idojn, ŝi adoptis Montu-on, kaj poste la dion Ĥonsu; tiel ŝi staris inter la suno (Amon-Reo) kaj la luno (Ĥonsu) kiel tria okulo montrante la kosmajn perfektecojn kaj favorigante la inundadon de la rivero Nilo.

Ŝi estas alvokata en la Libro de mortintoj, por eviti la putriĝon de la mortinto. Ŝi estis tre kultata kun sanktejoj en Karnak Hut-Mu, en Taniso, Sais, kaj la oazoj de Ĥargo kaj Daĥlo.

Referencoj redakti

  1. Velde, Herman te (2002). Mut. In D. B. Redford (Ed.), The ancient gods speak: A guide to Egyptian religion (pp. 238). New York: Oxford University Press, USA.
  2. "Of God and Gods", Jan Assmann, p. 83-84, University of Wisconsin Press, 2008, ISBN 0-299-22554-2 angle