La Muzeo ASTRA pri civilizo tradicia popola (rumane: Muzeul Civilizaţiei Populare Tradiţionale ASTRA din Sibiu) estas liberaera muzeo 3 km sude de Sibio. La muzeo estis fondita kiel muzeo pri agrikulturaj teknikoj kaj estas hodiaŭ pro pli ol 400 konstruaĵoj sur areo de 96 ha unu el la plej grandaj muzeoj liberaeraj de tuta Eŭropo.

Muzeo ASTRA
subĉiela muzeo
Lando Rumanio vd
Situo Sibiu
Koordinatoj 45° 45′ 18″ N, 24° 6′ 58″ O (mapo)45.75499124.116063Koordinatoj: 45° 45′ 18″ N, 24° 6′ 58″ O (mapo)
Muzeo ASTRA (Rumanio)
Muzeo ASTRA (Rumanio)
DEC
Muzeo ASTRA
Muzeo ASTRA
Situo de Muzeo ASTRA
Map
Muzeo ASTRA
Retpaĝo http://www.mcpt.muzeulastra.ro/
vdr
Vojoj ene de la muzeo

Historio redakti

Muzeo estas parto de la en la centro de Sibio troviĝanta ASTRA-muzeokomplekso kun sume 4 muzeoj, pluraj atelieroj, dokumentadcentro, filmarkivo kaj granda biblioteko. La mallongigo ASTRA staras por Asocaţia Transilvană pentru Literatura Română şi Cultura Poporului Român (=Societo transilvana por rumana literaturo kaj kulturo de la rumana popolo).

Ĝi fondiĝis en 1963 fare de grupo ĉirkaŭ Cornel Irimie. Ekde 1971 alvenis kiel elmontro-objektoj farmistejoj kaj fabrikoj historiaj, post 1989 ankaŭ aliaj konstruaĵoj publikaj kiel lernejo, kirko, gastejo, kegloludejo. En 1990 la muzeo donis al si la nunan nomon.

Situo redakti

Troviĝas la muzeo en la naturprotektita zono Subui Grove en la Dumbrava-arbaro, je 3 km sude de Sibio kun natura lago kaj 10 km da vojoj. Facile ĝi alireblas kaj aŭte kaj buse kaj tramvoje.

Priskribo redakti

 
Ventmuelejo
 
Ligna preĝejo el Bezded
 
La interno de la kirketo

La liberaera muzeo en la pli konkreta senco de la vorto forprenas 42 hektarojn el la sumo de 96 ha. Sur la areo estas ankaŭ 3 ha granda ekspozicio pri moderna arto, du gastejoj, junulargastejo, kvar parkoj, infanludejo, galerio pri arto popola - kie eblas aĉeto diversajn artaĵojn - kaj spaco por spektakloj.

Dume alie oni prezentas unu aŭ plurajn kompletajn vilaĝojn la ASTRA-muzeo havas jenajn ses laŭtemajn sekciojn:

  • Produktato de nutraĵoj kaj hejmbestotenado
  • Pretigo de krudmaterialoj
  • Transporto kaj trafiko
  • Fabrikado de iloj por enhejma uzo kaj instrumentoj
  • Konstruaĵoj publikaj
  • Artekspozicio kun grandaj skulptaĵoj

Aparte okulfrapas la granda vario da muelejoj. Krom tajdomuelejo montratas ĉiuj metodoj de tradicia energifarado. Menciindas ankaŭ la ventmuelejoj el diversaj partoj de Rumanio. Frua boŭlo-varianto nome "skittels", povas esti ludata de ĉiuj sur ludokampo. Aliaj atrakcioj estas minejo el la Montoj Apuseni, ligna pramo, fiŝistejo el la Riverdelto de Danubo, du historiaj muzeaj gastejoj kaj ligna preĝejo el Bezded, Distrikto Sălaj.

Krome oni instalis muzeon pri la kulturo de la Romaoj, kiu helpu la kunvivon de diversaj etnioj en Rumanio kaj informu pri la riĉa cigana kulturo.

Spektakloj kaj ofertoj diversaj redakti

Ene de la muzeospaco multas specialaj aranĝoj, bazaroj, festivaloj, metiistaj atelieroj. Por ili ekzistas speciala surlaga scenejo ankaŭ. Ne nur por infanoj taŭgas la ofertoj kiuj engaĝigas la vizitantojn koncerne produktadon de artaĵoj, kreon de teamspirito, libertemppasigil-trovadon ktp.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Muzeul Civilizației Populare Tradiționale „ASTRA” din Sibiu en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti