Muzeo Flohburg (Nordhausen)

muzeo en Germanio

La Muzeo Flohburg (germane: Museum Flohburg) troviĝas en Nordhausen, Germanujo, Barfüßerstraße nr 6.

Ekstero de la muzeo; la enirejo kun moderna vestiblo troviĝas maldekstre ĉe la malantaŭo.

Priskribo redakti

La monumentprotektita konstruaĵo kun keloj romanikaj estis unuafoje endokumente menciita en la 1330-a jaro kiel enurba loĝejo de la kavalira dinastio Bart. La ĝis hodiaŭ konserviĝinta duetaĝa trabfakaĵo kun surstratenpendanta supra etaĝo kaj orname metitaj brikoj konstruitis ĉ. la jaro 1500. Ĝi nombriĝas inter la plej belaj kaj plej malnovaj framskeletaj domoj de la urbo.

De 1789-1815 estis surloke la unua teatrejo de la urbo. Ekde 1905 ĝi servis kiel malriĉulejo. Pro tio estiĝis ĝia nomo Flohburg, kio signifas Burgo de la puloj. Post restaŭradlaboroj profundaj la tuto estis uzata kiel porinfana biblioteko ekde 1968. Rea renovigo en la 2000-a jaro estis la bazo por ebligita ŝanĝigo en muzeon.

Kolektoj redakti

En la salonoj prezentatas diversaj (ne)daŭraj ekspozicioj pri la historio de la urbo kaj la burgo ĉe sume 19 stacioj. Ankaŭ geologiaj kaj arkeologiaj temoj pri la urbo kaj la regiono ne neglektatas. Kelkaj temoj pritraktatas ankaŭ aparte en por infanoj komprenebla maniero.

Vidu ankaŭ redakti

Teatro en Nordhausen

Literaturo redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 125

Eksteraj ligiloj redakti