Muzeo de Socia Vivo kaj Nacia Arkitekturo de Gjumri

Oficiale Dzitoghcjan-Domo-Muzeo de Socia Vivo kaj Nacia Arkitekturo (armene Ձիթողցյանների քաղաքային կենցաղի և ազգային ճարատարապետության թանգարան), estas muzeo en Gjumri, Armenio. Ĝi estis fondita en 1984 en la domo de la familio Dzitoghcjan, de la 19-a jarcento. La muzeo elmontras elementojn de la ĉiutaga urba vivo de Gjumri, same kiel la lokajn kulturajn kaj arkitekturajn trajtojn de la urbo.

Muzeo de Socia Vivo kaj Nacia Arkitekturo de Gjumri
muzeo
Komenco 1984 vd
Geografia situo 40° 46′ 53″ N, 43° 50′ 44″ O (mapo)40.781443.8456Koordinatoj: 40° 46′ 53″ N, 43° 50′ 44″ O (mapo)
Lando(j) Armenio vd
Situo Gjumri
Adreso Հաղթանակի պողոտա, 47 շենք, ք․ Գյումրի, Հայաստան
Muzeo de Socia Vivo kaj Nacia Arkitekturo de Gjumri (Armenio)
Muzeo de Socia Vivo kaj Nacia Arkitekturo de Gjumri (Armenio)
DEC
Muzeo de Socia Vivo kaj Nacia Arkitekturo de Gjumri
Muzeo de Socia Vivo kaj Nacia Arkitekturo de Gjumri
Map
Muzeo de Socia Vivo kaj Nacia Arkitekturo de Gjumri
vdr

La fama domo de Dzitoghcjan-familio estis konstruita en 1872 de 4 fratoj, kiuj migris de la vilaĝo en Okcidenta Armenio al la urbo Aleksandropolo. Ĝi estis konstruita el la fama ruĝa ŝtono de Ŝirako.

La domo-muzeo montras kolekton de la sociaj vivaj trajtoj de Aleksandropolo (Gjumri), de la 19-a jarcento ĝis la 1920-aj jaroj. Ĝi ankaŭ havas la kulturajn, arkitekturajn kaj religiajn aspektojn de la urbo.