Muzeo de la Kalaŝoj

Muzeo la Kalaŝa kulturo kaj lernejo

La muzeo de la Kalaŝoj (laŭvorte «Domo de la Kalaŝaj homoj»[1] aŭ «Kultura centro por la Kalaŝoj» en la kalaŝa lingvo), ankaŭ konata kiel Muzeo de la Valo Bumburet, estas muzeo kiu troviĝas en la valo Bumburet, en la distrikto suda Ĉitral en la provinco Ĥajber-Paŝtulando de Pakistano.[2] La muzeo gastigas kolekton rilate al la kulturo kaj historio de la Kalaŝoj[3] kaj ankaŭ de la komunumoj de la Hindukuŝa areo.[4]

Muzeo de la Kalaŝoj
Muzeo de la Valo Bumburet
Arĥeologia muzeo
Ekstera vido de la muzeo.
Ekstera vido de la muzeo.
Ekstera vido de la muzeo.
muzeo [+]

Landobordo Pakistano
ŜtatoĤajber-Paŝtulando
Koordinatoj35° 41′ 50″ N, 71° 40′ 55″ O (mapo)35.69722222222271.681944444444Koordinatoj: 35° 41′ 50″ N, 71° 40′ 55″ O (mapo)

Estiĝo2005
Posedanto de la lokoEstraro pri Arĥelogio kaj Muzeoj, Registaro de Ĥajber-Paŝtulando

PublikoAlirebla por la publiko

Tuta stoko1300

EtaĝojTeretaĝo + 2

Muzeo de la Kalaŝoj (Ĥajber-Paŝtulando)
Muzeo de la Kalaŝoj (Ĥajber-Paŝtulando)
DEC
Muzeo de la Kalaŝoj
Muzeo de la Kalaŝoj
Lokigo de Ĥajber-Paŝtulando en Pakistano
Situo en provinco Ĥajber-Paŝtulando de Pakistano.

Muzeo de la Kalaŝoj (Pakistano)
Muzeo de la Kalaŝoj (Pakistano)
DEC
Muzeo de la Kalaŝoj
Muzeo de la Kalaŝoj
Situo en Pakistano.

Map
Muzeo de la Kalaŝoj

Vikimedia Komunejo:  Kalasha Dur Museum [+]
Retpaĝaro: kparchaeology.gkp.pk/kalash_museum.php
vdr

Konstruo redakti

La konstruo de la muzeo komencis en 2001 kaj finiĝis en 2005.[4] «Greek Volunteers» (laŭlitere en la angla «grekaj volontuloj»), greka NRO, respondecis por la konstruado sub instruisto Athanasios Lerounis.[5] La greka registara organizaĵo «Hellenic Aid» (laŭlitere en la angla «greka helpo»), helpis ilin dum la projekto.[6] La muzeo kaj ties apuda tero kovras ĉirkaŭ ĉ. 2000 kvadratajn metrojn de lando. Kombinaĵo de tradicia dezajno kaj modernaj teĥnikoj estis uzita en ties konstruo. Muroj faritaj el ŝtono kovras la bituman skeleton de la konstruaĵo, kaj la karakterizaj paralelaj lignaj traboj kaj ĉizitaj verandoj ankaŭ havas ĉefrolon en la dezajno. Proksime de la enirejo, oni ankaŭ kontruis preĝejon dediĉita al Ĝestak, loka diaĵo kredita protekti generaciojn.[1]

La dua etaĝo de la konstruaĵo enhavas lernejon pri la Kalaŝa kulturo, kun biblioteko enhavanta diversajn librojn pri la valo.[7] Ekzistas ankaŭ halo kiu gastigas profesian trejnadan instituton por lokaj metiistoj.[1]

Kolekto redakti

La muzeo enhavas ĉ. 1300 artefaktojn rilate al la indiĝena Kalaŝa loĝantaro, inkluzive de kolekto de armiloj, ĉiutagaj objektoj, iloj, ŝtofoj, juveloj, kaj muzikaj instrumentoj.[8] Kelkaj el la artefaktoj estis aĉetitaj de aliaj areoj, dum kelkaj de ili estis donacita de la homoj de la tri Kalaŝaj valoj, t.e., nome Bumburet, Birir kaj Rumbur.[1]

Historio redakti

La Muzeo de la Valo Bumburet estas ankaŭ konata kiel Kalaŝa-Dur (el sia nomo en la kalaŝa). Plejparton de la vidindaĵoj de la muzeo kolektis la volontuloj de la NRO «Grekaj Volontuloj» el Grekio. Ili laboradis en la Kalaŝaj valoj ekde 1995.[9][10][11][12][13][14]

Etnologia kolekto redakti

La konstruaĵo havas du etaĝojn – la teretaĝo kun la etnologia kolekto de la Kalaŝa kulturo kaj de la Hindukuŝa areo, dum la unua etaĝo gastigas lernejon de la Kalaŝa kulturo kun biblioteko de libroj skribitaj en la valo, kaj ankaŭ halo por profesia trejnado de lokaj metioj. La anoj de «grekaj volontuloj» respondecis por la plejparto de la kolekto en la muzeo; ili vizitis la Kalaŝajn valojn kaj aĉetis tradiciajn objektojn de la loĝantoj aŭ interŝanĝis ilin kun modernaj iloj. La grekaj volontuloj maltrankviliĝis pensante, ke la nova Kalaŝa generacio neniam vidu la tradiciajn objektojn de iliaj prapatroj. Ĉi tiu rimarko instigis la aĉetadon de objektoj, ŝtofoj kaj aliaj oftaj objektoj por ke ili ne malaperu el la valoj. Ilia ĉefa celo estis elmontri ĉiujn ĉi tiujn objektojn en la etnologia muzeo, por ke la estontaj generacioj estu kapablaj vidi kaj lerni pri la vivo de iliaj prapatroj. Poste, post la starigo de la muzeo, la nombro de rikoltitaj obektoj iĝis pli kaj pli granda. Fakte, multaj loĝantoj de la valo volonte oferis aliajn vidindaĵojn. La muzeo ankaŭ aĉetis tradiciajn ilojn kaj aliajn objektojn kiujn forlasis la setlejojn de la Hindukuŝo, el la antikvaj butikoj de Peŝavaro kaj Ĉitral, por ke la kolekto eĉ pli riĉiĝu.[9][11]

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Last of the Macedonians: Kalasha Dur saving the lost sons of Alexander (angle) (2014-06-28). Alirita 2022-07-11.
  2. Women at work: Meet the tomb raider from Kalash (angle) (2014-10-12). Alirita 2022-07-11.
  3. NCHR chairman inquires about Kalash valley community’s issues | Pakistan Today (en-GB) (2017-09-01). Alirita 2022-07-11.
  4. 4,0 4,1 Bumburate Museum | Directorate Of Archaeology & Museums (angle). Alirita 2022-07-11.
  5. Kalasha museum and school (angle) (2016-10-12). Alirita 2022-07-11.
  6. . Culture Kalash in Pakistan (angle) (2011-04-16). Alirita 2022-07-11.
  7. The Joshi Festival and the rich Kalash culture (en-US) (2019-05-13). Alirita 2022-07-11.
  8. . The spectacular Kalash valley (angle). Alirita 2022-07-11.
  9. 9,0 9,1 Kalasha Dur Museum (angle). www.kparchaeology.com. Arkivita el la originalo je 2017-12-01. Alirita 2017-11-30.
  10. Kalasha museum (angle). www.dawn.com. Alirita 2017-11-30.
  11. 11,0 11,1 Kalasha Dur saving the lost sons of Alexander (angle). tribune.com.pk. Alirita 2017-11-30.
  12. Culture Kalash in Pakistan (angle). www.theguardian.com. Alirita 2017-11-30.
  13. NCHR head visits Kalash valley on facts finding mission (angle). www.samaa.tv. Alirita 2017-11-30.
  14. NCHR chairman inquires about Kalash valley community’s issues (angle). www.pakistantoday.com.pk. Alirita 2017-11-30.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti